Delikata fazo por la TEJO-gazetoj
La konstanta, almenaŭ dunumera malfruo kaj de “Kontakto” kaj de “TEJO Tutmonde” treniĝas de ĉirkaŭ du jaroj. La bedaŭrinda problemo ŝajne solviĝos venontjare per la kunigo de la du periodaĵoj, ĵus decidita de la Estraro de Tutmonda Esperantista Junular-Organizo.