Renovigo de la Kortumo
La arbitracia instanco de la Esperanta Civito oficas laŭ dujaraj mandatoj. La nuna ĉesos fine de februaro 2010. Tial la Konsulo enskribis en la tagordon de la venonta Foruma sesio (Ĉaŭdefono, 11 aprilo 2009) la renovigon de la Kortumo. La Kortumon fakte elektas ne la Senato, sed la asembleo de la paktintaj establoj, do la Forumo.