Nova informa strategio por "UEA interne"
Dum multaj jaroj kelkaj diskutlistoj en “UEA interne” estis libere legeblaj: ankoraŭ nun en la UEA-retejo por tiu de la Komitato estas la averto “publika por legado”. Tamen tio ne plu respondas al la vero.
Dum multaj jaroj kelkaj diskutlistoj en “UEA interne” estis libere legeblaj: ankoraŭ nun en la UEA-retejo por tiu de la Komitato estas la averto “publika por legado”. Tamen tio ne plu respondas al la vero.
La dua legacio de la Esperanta Civito estis inaŭgurita hodiaŭ en Budapeŝto. Ĝi situas en centkvadratmetra apartamento, prizorgata de Fondumo Pro Esperanto kiel regio, kun direkcia salono, vasta dormoĉambro, manĝosaloneto, kuirejo, agrabla enirejo, duoblaj higienaj servoj kaj du magazenetoj. La apartamento estas ankaŭ la oficiala adreso de Fajszi Amika Rondo, aliĝinta al la Pakto.
La redakta stabo de “Literatura Foiro” havis fizikan kunvenon hodiaŭ en Budapeŝto, ĉe la legacio de la Esperanta Civito. Krom la ĉefredaktoro, Ljubomir Trifonĉovski, ĉeestis multaj konstantaj kunlaborantoj: Marie-France Conde Rey, Perla Martinelli, György Nanovfszky, Làszlò Radacsy, Giorgio Silfer, Walter Zelazny kaj redaktoro de “Heroldo de Esperanto”, Anna Bartek.
Pli frue ol la koncerna numero de la organo de UEA atingas la publikon la numero de “Heroldo de Esperanto” pri la Universala Kongreso en Islando. La numero entenas la gravajn dokumentojn, profundigajn komentojn kaj analizojn, ankaŭ humuran intervjuon kun “pseŭda korespondanto”.