Nia literaturo en la PEN-mondkongreso 2022

HeKo 794 9-B, 10 sep 22

La delegacio reprezentanta la esperanto-literaturon ĉe la PEN-mondkongreso en Upsalo, 27 septembro — 1 oktobro 2022, konsistos el Giorgio Silfer kaj Leif Nordenstorm: ĉi-lasta mem rezidas en la sveda urbo, dum c-ano Silfer estas kandidatigita de la Esperanta PEN kaj de la abonantaro de “Literatura Foiro” por la literatura Nobelo (post la forpasoj de William Auld kaj Marjorie Boulto

Ĉilianoj en la okulo de la ciklono

HeKo 794 5-E, 4 sep 22

“Ĉilio estas jurŝtato sociala kaj demokratia. Ĝi estas plurnacia, interkultura, regiona kaj ekologia”. Tiel tekstas la unua artikolo de la nova Konstitucio de Ĉilio, submetita hodiaŭ al referendumo. En la ĉarto enestas novaj sociaj rajtoj por virinoj, indiĝenaj popoloj, naturo kaj bestoj. Perfekte.

Ĉu nur ducento da SAT-anoj en 2022?

HeKo 794 4-A, 3 sep 22

“Je la 4a de junio 2022 la membraro de Sennacieca Asocio Tutmonda konsistis el 402 membroj, el kiuj 202 repagis sian kotizon por 2022, kaj 163 pliaj pagis minimume por 2021. Kompare kun la lasta jaro, la manko de kvardeko da akurataj kotizpagoj eble ŝuldiĝas al la malfruo en la aperritmo de Sennaciulo” deklaras la oficiala raporto de la Laborista al la ĵusa (nur virtuala) kongreso.

Uzi "neŭtralismon" por esprimi malneŭtralecon

HeKo 793 9-A, 30 aug 22

Tri temoj dividas la Universalan: la vendo de Nieuwe Binnenweg 176, la kunvoko de Universala Kongreso al Afriko, la sinteno pri la milito en Ukrajno. Se konsideri la vastan plejmulton kiu en la Komitato aprobis la vendon, kaj la fakton ke nur uranistoj kritikas la eventualan elekton pri Tanzanio, temas pri marĝena opozicio, aŭ taktike misorganizita, kvankam brua.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.