La cenzuro trafis nian lingvon
Ankaŭ esperanto situas inter la lingvoj de www.penpoemrelay.org, kiu ekde hieraŭ ne estas alirebla el Popola Ĉinio. La poemĉeno de PEN Internacia por la esprimlibero en Ĉinio enhavas 125 tradukojn al 98 lingvoj, de la samaj versoj, kvazaŭ poezia petskribo al la ĉinaj aŭtoritatoj, surbaze de la verko “Juni” ” de Shi Tao.