Stano Belov vane miras pri TEJO(-kongreso)

HeKo 773 1-A, 5 okt 21

“Sed la plej mirinda afero okazis la 25an de majo, kiam mi ricevis plian leteron de TEJO. En ĝi oni informis, ke Sud-Koreio rezignis je la [internacia junulara] kongreso kaj demandis, ĉu mi deziras kandidatiĝi denove? Mi decidis, ke mi jam sufiĉe ĝuis tiun ĉi ludon kaj ne plu perdos la tempon.” Tion ĵus afiŝis Stano Belov en la retgazeto “La Ondo de Esperanto”.

Vulkano minacas mortigi esperantistojn

HeKo 771 8-B, 22 sep 21

En la kanaria insulo La Palma vulkano estas detruanta la areon kie situas ankaŭ la domoj de esperantistaj naturamikoj. Mankas informoj pri ilia sorto.

Laŭ ilia invito, ĉe tiuj naturamikoj okazis intensiva esperanto-kurso en januaro 2014, dum restado de gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer. Projekto de semajno laŭ daŭrebla turismo ne povis ĝis nun efektiviĝi.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.