Osmo Buller denuncas la disfalon de UEA
Publike denuncas la eksdirektoro de la Universala, Osmo Buller: “Estas eĉ dolorige sekvi la disfalon de orda funkciado de la gvidaj organoj de UEA. La plej nova ekzemplo estas la nuligo de la komitata kunsido, kiu devus okazi sabaton la 18an de novembro. Pri la dato decidis la komitato mem en la Torina UK.