Esperantio honore rememoris pri Istvan Szerdahelyi
Esperantio memoras siajn beletristojn pli ofte ol aliajn aktivulojn: ne hazarde ĉi-jare oni jubileas pri William Auld kaj Marjorie Boulton, dum en 2009 oni ne celebris la centan datrevenon de Ivo Lapenna — la gvidintoj estas destinitaj al forgeso, se ili mem ne kontribuis al nia literaturo, kiel faris Edmond Privat.