Pli kaj pli konflikte inter Eŭropistoj kaj UEA?
Kio ne funkcias inter eŭropistoj kaj Universala Esperanto-Asocio, je internacia kaj je landa nivelo? Ni vidu la faktojn.
Kio ne funkcias inter eŭropistoj kaj Universala Esperanto-Asocio, je internacia kaj je landa nivelo? Ni vidu la faktojn.
Pasis preskaŭ ne rimarkite la Dudeksesa de Septembro, kiun Konsilio de Eŭropo delonge deklaris “Eŭropa Tago de la Lingvoj”. Principe turnita al la lingvaj rajtoj (ja la strasburga institucio okupiĝas prioritate pri homaj rajtoj), la dato ĉi-jara ne altiris grandan atenton.
La Kortumo de la Esperanta Civito laboris tre malmulte post la retiriĝo de la antaŭa aktisto kaj la enposteniĝo de la nuna. Tio signifas la daŭrigon de la bonŝanca tradicio de manko de konfliktoj en la nova Esperantio, kompare kun la multaj disputoj kaj kvereloj ekster ĝi.
La numero 2160 (11:2010) de “Heroldo de Esperanto” dediĉas la atenton al kongresoj kaj aranĝoj okazintaj en aŭgusto, kaj ekster Kubo.
FAME-Fondaĵo en la germana urbo Aalen asignis sian 12an Esperanto-Kulturpremion al gesinjoroj Halina Gorecka kaj Aleksandr Korĵenkov. La premia ceremonio okazos 10 oktobro 2010 en la urba biblioteko de Aalen.
Ĉi-monate disvolviĝis la elektoj por renovigi trionon de la Kongreso de la Popoloj, la ĉefa mondcivitana instanco, kiu fakte ne funkcias kiel parlamento, sed kiel ĝenerala asembleo de la mondcivitana movado.
La ĉeso de periodaĵoj el papero renkontas en Esperantio pli da atento ol la des pli agonianta situacio de multaj blogoj kaj retgazetoj. Vera paradokso, ĉar en la epoko de l” virtualo esperanto-propagandistoj devus zorgi ege pli rilate ĉi-lastajn.
Esperanton reprezentis d-ino Meg Bianchi, nome de Kultura Centro Esperantista (delegita de la Kapitulo de la Esperanta Civito), ĉe la tradicia septembra sesio de la laborgrupoj de la Asocio de Lingvotestistoj Eŭropaj, ĵus finita en Frankfurto-ĉe-Majno.
“Masklismo: jen fore, jen apude” estas la ĉeftemo de la numero 23 de la revuo “Femina”, septembro 2010.
Fore en la tempo, per la ekzemplo de Hipatia (aŭ “Kiel neniigi la ekziston de virino”): longa eseo de Perla Martinelli, plus recenzo de Giorgio Silfer pri la ĵusa filmo “Agora”, de la hispana reĝisoro Alejandro Amenábar.
Afrikaj forumanoj aprobas la rilatojn inter la Esperanta Civito kaj Kabindo. La Konsulo fakte petis la opinion kaj de la Kapitulo kaj de la Forumo: ĉiuj respondoj estas kuraĝigaj.
La nomadaj popoloj, ciganaj (sinthoj, kaleoj, roŭmoj) kaj ne ciganaj (ekzemple jeniŝoj), vivantaj sur la eŭropa kontinento jam de jarcentoj, estas eŭropaj popoloj. Tial, kiu malamas la ciganojn, tiu ne estas aŭtenta eŭropano.
En Havano startis la fazo 5 de la konflikto inter la burokrata aparato kaj la elektita gvidantaro de UEA, konflikto ekinta meze de la 1990aj kiam la tiama Estraro (pere de Hans Bakker) proponis maldungi duonon de la oficistaro.