FEM kunvenos en julio en Svislando
Feminisma Esperanta Movado havos eksterordinaran kunvenon en Ĉaŭdefono 14 julio 2012, marĝene al la Ateliero pri redakta kreivo, okazonta ĉe Kultura Centro Esperantista 10-15 julio 2012.
Feminisma Esperanta Movado havos eksterordinaran kunvenon en Ĉaŭdefono 14 julio 2012, marĝene al la Ateliero pri redakta kreivo, okazonta ĉe Kultura Centro Esperantista 10-15 julio 2012.
Paralele al la UN-Konferenco pri daŭrebla evoluo (Rio+20, 13-22 junio 2012) en Rio-de-Ĵanejro disvolviĝas NRO-festivalo “Cumbre de los pueblos”, verta renkonto de la popoloj. Miloj da NRO-reprezentantoj en kvincento da aranĝoj renkontiĝas en bunta panoramo, al kiu bilde kontribuas la originalaj vestaĵoj de latinamerikaj indiĝenoj, afrikaj triboj kaj aliaj.
Itala E-Federacio kaj Kosmo Strategio Ltd. ĝoje anoncas ke Eŭropa Unio subtenos E-instruadon en Mazara del Vallo, danke al la programo Grundtvig Asistantado. Esperantisto el Belgio ricevos stipendion por translokiĝi al Mazara kaj kunlabori kun la tieaj agadoj de IEF, en la periodo oktobro 2012 -januaro 2013.
Ekde 2009, kiam ĝi ne estis ankoraŭ fondumo registrita ĉe la Svisa Konfederacio (por la disvolvo de la esperanto-komunumo en la sektoroj financa, sociala, konstrua), la Civita banko plenumas ankaŭ regian servon, nome la administradon de nemoveblaĵoj por paktintaj establoj.
La esperanto-asocio kuplita al la transnacia Radikala Partio (fondita de Giordano Falzoni en 1986) esprimis sin favore al la germana Partio de la Piratoj kiu, laŭ deklaro de Giorgio Pagano, sekretario de ERA, adoptis esperanton, apud la germana kaj la angla, en sia platformo de reta komunikado “Liquid Feedback”.
Fine de septembro 2012 la Hungara PEN organizas internacian konferencon, okaze de la 85a datreveno de sia fondiĝo, pri la temo “Literaturo — Lingvo — Nacio”.
Sen. Marco Cattaneo reprezentos esperanton, nome de Kultura Centro Esperantista, ĉe la laborgrupaj sesioj de ALTE en Sofio, meze de septembro 2012. KCE estas institucia aliĝinto al la Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj, kaj kunlaboras kadre de kelkaj fakaj grupoj.
Kvindek jarojn da geedzeco festis je 10 junio 2012 ĉe kafejo “Esperanto” en Razgrado c-ino Radka Stojanova kaj s-ro Georgi Stojanov, en ĉeesto de sesdeko da esperantistoj el tuta Bulgario kaj gasto el Serbio. Kiel sciate, tio estas ora nupto: la arĝenta festas 25 jarojn, la perla 30, la smeralda 40, la diamanta 60 kaj la platena 70.
Por diplomi 360 personojn ĉirkaŭ 60 estis engaĝitaj kiel testistoj kaj kunlaborantoj en 29 urboj de entute 17 landoj: averaĝe po ses diplomotoj kostis la tempon kaj penon de almenaŭ unu persono tage. Diplomotoj, ĉar la lingvotesta korektado okazas nur en Budapeŝto, ĉe la neesperantista instituto ITK (kie kutime la ekzamendenseco estas multe pli alta ol po ses je unu).
Jen la rezultoj de la Internacia literatura konkurso EKRA-2012, organizita de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” – Razgrado (Bulgario) sub la aŭspicio de la revuo “Literatura Foiro”.
La financa krizo en Eŭropo, specife en la eŭro-areo, koncernas Esperantion multe pli ol la financa krizo en Usono antaŭ tri jaroj, kvankam ĉi-lasta kaŭzis fortan reduktiĝon de la rimedoj je dispono de Esperantic Studies Foundation, unu el la ĉefaj financantoj en la esperanto-mondo. Estas do bone orientiĝi pri la eŭropa krizo, almenaŭ supraĵe.
La esperantista nemoveblaĵo Esperanto-Gården en Svedio situas en Långban, kiu estas unu el la plej mineralabundaj regionoj en la tuta planedo. Por popularigi la kelkajn interesajn lokojn kaj sian sciencon, la buroo Sveriges Geologiska Undersökning aranĝas voĉdonadon pri la titolo “Geologia heredaĵo 2012”. Långban estas unu el dek lokoj, kiuj konkurencas pri la titolo.