Lapenna inter kulto kaj insulto
Kiam en 1959 la esperanta popolo jubileis pro la centjariĝo de Lazaro Ludoviko Zamenhof, tre malmultaj (kon)sciis kiom da atakoj eltenis la aŭtoro de esperanto dum sia vivo, unuavice de la esperantistoj mem. La kulto pri Zamenhof estis plena, en la epoko de la montevidea renesanco, en bele agordita ĥoro kies dirigento ĝuste hodiaŭ, la 5an de novembro 2009, estus centjara.