Negativa financa konjunkturo por KCE

HeKo 611 6-B, 29 aug 16

Apartamento vaka dum sep monatoj kaŭzis mankon de 9.000 frankoj en la kaso de Kultura Centro Esperantista. Aldone, la portempaj luoj en 2016 ankaŭ montris malkreskon. Tio kaŭzis negativan konjunkturon, kiun KCE sukcesas superi danke al prunto de Pro Esperanto. La luigo de la apartamento ekde oktobro restabiligos la situacion, kvankam la konjunkturo plene sereniĝos nur venontjare.

TEJO kongresos en Togolando, aŭguste 2017

HeKo 611 5-A, 28 aug 16

Malgraŭ la perfido de ILEI, kiu organizos sian kongreson en alia kontinento anstataŭ Afriko, la 73a Internacia Junulara Kongreso estas definitive kunvokita al Togolando, urbo Aneho, 5-12 aŭgusto 2017.

La loka organiza komitato momente konsistas el nur tri aktivuloj (hazarde, ili ĉiuj havas la esperantan civitanecon), sed espereble la stabo kreskos.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.