Heroldo ekspansias per "Gepatra Bulteno"
Unuafoje post multaj jaroj la gazeto “Heroldo de Esperanto” en tradicia formato enhave kreskis je 50%. La ekspansion kaŭzis la nova suplemento “Gepatra Bulteno”, dediĉita al la esperanto-familioj. Tiuj du grandformataj paĝoj pri denaskismo estas aparte riceveblaj, kvankam ili situas ene de la numero 2325 (oktobro 2021), jam ekspedita.