Fina WALTIC-komuniko
WALTIC, la literatura mondkongreso, finiĝis hieraŭ. Dum kvar tagoj sescent aŭtoroj kaj kleruloj, tradukistoj kaj aktivistoj, el sume naŭdek landoj, manifestis la valoron de vortoj. Pli ol 350 subskribis la WALTIC-rezolucion por akceli alfabetigon, gardi esprimliberon kaj defendi aŭtor-rajtojn. Sveda Verkista Unio estas plananta novan kongreson en 2010.