Mislokitoj kaj geopolitikaj demandoj en la Kapitula tagordo
La Konsulo rekomendas al la Civitaj stabanoj dokumentiĝi pri la problemaro rilata al rifuĝantoj, ankaŭ prepare al ronda tablo dum NAKSE en Rozoj, 8 oktobro 2022, kiu debatos pri la koncerna strategio por Esperantio. Inter la invititoj al la ronda tablo estas d-ro Javier Alcalde, c-ano Giorgio Silfer kaj aliaj fakuloj pri migrofluoj.