Konsilo de la Heroldo-proprieto al Fabricio Valle
“Konforme al la kontrakto (manko de eldonado, en ajna formo, kio interalie kaŭzis la retiriĝon de grava kliento, sume ducento da abonoj) la gazeto “Heroldo de Esperanto” revenis al LF-koop, kaj estis vendita al KCE, kiu ekde 2018 regule eldonadas ĝin. LF-koop havas do nenian rilaton plu al la afero.” Tiel respondis LF-koop al retmesaĝo de Fabricio Valle, 11 marto 2021.