"Literatura Foiro" lanĉis sian retejon
Ekaktivis la oficiala retejo de “Literatura Foiro”, preparita kaj mastrumata de c-ano Alessio Giordano. La retejon, viziteblan per la ligilo literaturafoiro.com, karakterizas ĉefpaĝo kun informoj pri la lasta numero de LF, novaĵoj el LF-koop kaj Esperanta PEN-Centro, kaj deŝutebla redakta principaro por la kunlaborantoj.