Roterdamo ne plu pufigas siajn membronombrojn
La aprila numero 2021 de “La Ondo de Esperanto” detale okupiĝas pri la kvanto de la UEA-membraro, kun negativa preamblo: “Estas atentinde, ke sur la fono de la suma stabileco la plej enspeziga membrokategorio Membro-Abonanto (MA) daŭre ŝrumpas: 1.238 en 2017, 1.134 en 2018, 1.033 en 2019, kaj nur 933 en la pasinta jaro 2020.