La centmileŭra retejo evoluis al koŝmaro por UEA
Komitatano Osmo Buller estas malkontenta pro la progresraporto de la Estraro de la Universala, ĵus komunikita al la gvida instanco de la Asocio: “Aperas nenio pri la nova retejo. Pasintjare Duncan [Charters, prezidanto] diris, ke ĝi estos lanĉita la 15-an de decembro. En septembro li diris, ke “ni havu la celon kompletigi la aferon en januaro, kaj plej malfrue en februaro”.