La subsidueco plene funkcias por Afriko
La paktintoj sindoneme helpas Afrikan Esperanto-Instituton kaj la Tanganikan Esperanto-Domon. Plej rimarkindaj estas la “helveta akso”, nome Kultura Centro Esperantista kaj Kooperativo de Literatura Foiro, kiuj donacis kompletajn jarkolektojn de siaj periodaĵoj, kaj ankaŭ de raraĵoj kiel “La Revuo” kaj “La Nica Literatura Revuo”.