Magriga terapio apenaŭ reduktis la administran pezon

HeKo 766 2-A, 21 jun 21

En la Buller-epoko pli ol du trionoj de la spezkalkulo de Universala Esperanto-Asocio konsistis el la salajrado de deko da oficistoj. Eksiĝoj, maldungoj, pensiiĝoj, duontempaj kontraktoj kaj “volontuligo” reduktis tiun proporcion, tamen ne multe: laŭ oficiala raporto el Roterdamo, en 2020 la oficistaro kostis ankoraŭ 60% (ĉ. 139.000 eŭroj el la totalo de la kostoj, nome ĉ.

La Afrika Legacio aktivas ekde nun en Buĵumburo

HeKo 765 7-C, 16 jun 21

La Afrika Legacio de la Esperanta Civito formale ekzistas ekde ĉi tiu monato, per dekreto de la Konsulo, liverita hodiaŭ al la Kapitulo. Ĝi situas en Buĵumburo kaj estas la unua ekster Eŭropo (post la orienta en Budapeŝto, la norda en Stokholmo, la okcidenta en Bruselo). La elekto montras interalie la gravecon de Afriko por la Esperanta Civito.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.