Laŭdo el AIS por "Heroldo de Esperanto".
“Tro ofte kelkaj anoj de UEA ne amike pritaksas kelkajn niajn samideanojn de Heroldo kaj la [Esperanta] Civito” publike deklaris Alicja Lewanderska-Quednau, “tamen oni honeste konstatu: ĝuste nur ili dum lasta jaro aperigis neŭtralan kaj eĉ pozitivajn informojn pri Akademio Internacia de la Sciencoj (San-Marino). Dum en aliaj ni ne trovis informojn.”