La unua svisa KEF estis aparte interkultura
“Hebreoj, kristanoj kaj mahometanoj…” volis deklami Zamenhof en Bulonjo-ĉe-Maro, per strofo en “Preĝo sub la verda standardo” kiun la franca organiza komitato cenzuris. Tion oni povis rememori dum la 11a Kultura Esperanto-Festivalo, ĵus finita en Ĉaŭdefono, pro apartaj vizitoj.