Oficialigoj de Islama Esperanta Klubo
HeKo 678 9-B, 8 maj 18
Islama Esperanta Klubo oficialigis sian blazonon: temas pri la fundamenta blazono de la Esperanta Civito, kun aldone blanka lunkreskanto en la verda duono, turnita alten. La blazono aspektas tre simpatie, kvazaŭ blanka rideto sub la Verda Stelo.