Reciprokaj ultimatoj inter UEA kaj Afriko
La estraro de Universala Esperanto-Asocio por la dua fojo ultimatas kontraŭ c-ano Koffi Gbeglo. La unuan fojon, en oktobro 2008, temis pri letero de prezidanto Probal Dasgupta, kiu “invitis” al Unuiĝo Togolanda por Esperanto elekti novan komitatanon anstataŭ Gbeglo, deklarita kiel “persona non grata”.