Rekorde deficita jarkalkulo por Greziljono

HeKo 436 1-A, 5 maj 10

Per tri jaroj sinsekve deficitaj la kooperativo posedanta Kastelon Greziljonon akumulis entute pli ol 28.000 eŭrojn da perdoj, el kiuj la duonon nur en 2009. Tio signifas ke pasintjare Greziljono elspezis proksimume unu eŭron kaj duonon kontraŭ ĉiu unuopa eŭro enkasigita; nome, la kooperativo kapablis kovri per la ordinara spezkalkulo nur 67% de siaj kostoj.

UEA/TEJO akademianigis siajn (eks)redaktorojn

HeKo 435 4-A, 30 apr 10

Neniu esperantologo kun la esperanta civitaneco kandidatis por la triona renovigo de la Akademio de Esperanto (eĉ unu el la elirantaj rezignis rekandidati, per iom polemika letero). Male, kandidatis la redaktoroj de la UEA-organo kaj de la socikultura revuo de TEJO, kaj la antaŭlasta redaktoro de la TEJO-organo; kompreneble ili ĉiuj estis elektitaj.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.