Oomoto renkontis la Esperantan Civiton
La Spirita Gvidantino de Oomoto, Majstrino Deguĉi Kurenai, kaj la Vickonsulo de la Esperanta Civito, senatano Marie-France Conde Rey, havis oficialan renkonton en gastĉambro de la rezidejo de la Spirita Gvidantino en Kameoka, okaze de la vizito de Senatano Conde Rey, kiu interalie prelegis en Oomoto pri la konceptoj de paco en la esperanta kulturo.