Enhave kaj gastronomie eminenta KEF
Kultura Esperanto-Festivalo resurektis post naŭjara paŭzo, aŭ eĉ 13-jara, ĉar pri tiu en 2013 oni legas en vikipedio: “ni decidis transformiĝi la ĉi-jaran KEF [tiel…] al senpaga, unutaga koncerto je la 10a de julio en Kopenhago sub la nomo KEFeto”. Do la resurekto en Ĉaŭdefono (unu el la ĉefurboj de Esperantio), danke al la Abeletoj de STELO kaj KCE, estis ankaŭ gramatika…