Svisaj finvenkistoj alvokas kontraŭ japana eldonejo
La kunprezidantoj de Svisa Esperanto-Societo (Mireille Grosjean kaj Dietrich Weidmann) dissendis alvokon por batali jure kaj amasmedie (ĉu eĉ per aikido?) kontraŭ japana entrepreno kiu “piratis la sanktan nomon” de la organo de Universala Esperanto-Asocio. La prezidanto de la Universala aliĝis al la premo tiurilate, dum Japana Esperanto-Instituto sekvas malpli sangosoifan taktikon.