Josip Pleadin en la literatura kafejo
Kial “la” literatura kafejo? Ĉar ĝi estas la sola konstanta literatura kafejo en esperanto, okazanta ĉiun trian ĵaŭdon de la monato en Budapeŝto (ĉe la legacio de la Esperanta Civito), zorge de Fajszi Amika Rondo kaj sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro. Jam kvardek kvin tiaj renkontoj okazis.