Albanice debutis en Milano
HeKo 650 5-B, 6 jul 17
La itala traduko de “Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj” debutis hodiaŭ en Milano, per la voĉo de la aŭtoro, c-ano Giorgio Silfer, kaj la desegnoj de Alda Vercesi. La spektaklo estis tuj replikita ankaŭ en esperanto, antaŭ la sama publiko, kiu parte konsistis el ne esperantistoj. Organizis Itala Interlingvistika Centro kaj Milana Esperanto-Klubo, kiu gastigis la prezenton.