Esperanta PEN ne konsentas pri birma konferenco
Konforme al manifesto pri kultura libereco, lanĉita dum la lasta PEN-mondkongreso, kaj pro la rezolucio de Unuiĝintaj Nacioj kiu kondamnas Birmon pro la persekuto kontraŭ la islama rohinĝa minoritato, la Esperanta PEN petis la Komitaton pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj rekonsideri la kunvenon kiun tiu Komitato kunvokis al Birmo por majo 2020.