Nederlanda tribunalo pravigas maldungojn fare de UEA
La estraro de Universala Esperanto-Asocio ekde la pasinta decembro planis maldungi, parte aŭ plene, kvin oficistojn en Nieuwe Binnenweg 176. La informo fariĝis universala nur komence de aprilo 2019, sed jarfine 2018 okazis kurioza incidento, kvazaŭa anekdoto.