Heroldo publikigos la historion de TEJO
Koncizan historion de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo publikigos “Heroldo de Esperanto” (eldonata de Kultura Centro Esperantista en Svislando) okaze de la 80-jariĝo de TEJO, ĉi-somere. La aŭtoro estas prof. Giorgio Silfer.