Zamenhof-Guevara ne surhavinda en Pollando
Łukasz Żebrowski, TEJO-estrarano, riskas ĝis du jaroj en prizono pro la surhavo de kamizolo kun la portreto de Zamenhof kamuflita kiel “Che” Guevara. Tiun punon fakte riskas ĉiu persono en Pollando, se li surhavas komunisman simbolon, ekde Novjartago 2010.