La unua kondamno pri grapolbomboj
La Esperanta Civito alportas la bonan ŝancon al la kampanjoj kontraŭ perforto. Pasintjare ĝi aliĝis al la kampanjo kontraŭ la mortpuno, kaj en decembro UN aprobis la universalan moratorion.
La Esperanta Civito alportas la bonan ŝancon al la kampanjoj kontraŭ perforto. Pasintjare ĝi aliĝis al la kampanjo kontraŭ la mortpuno, kaj en decembro UN aprobis la universalan moratorion.
Esperanto atingas hodiaŭ sian 121an jaron. Hodiaŭ estas festotago por la esperanta popolo, la Tago de la Esperanta Lingvo. La 2an de junio 1887 la cara cenzuro permesis la preson de la manuskripto “Lingvo Internacia” de iu Doktoro Esperanto.
Tria ordinara kaj kvoruma kunveno de la Kapitulo de la Esperanta Civito dum ĉi tiu mandato, sub la prezido de la Konsulo, c-ano Giorgio Silfer, okazis en Vilno la 28an de majo.
La esperanto-literaturo estos reprezentata en la PEN-mondkongreso en Bogoto, meze de septembro 2008, malgraŭ la alvoko de la Franca PEN bojkoti la kongreson en Kolombio.
Laŭ oficiala komuniko de la ĝenerala sekretario de Universala Esperanto-Asocio, el 53 ĉefdelegitoj por la oficperiodo 2008-2010 nur unu ne estis elektita: tiu por Togolando, por kiu la propono de la landa asocio ne estis aprobita. La ofico nun vakas; la ĝisnuna ĉefdelegito estis c-ano Koffi Gbeglo.
Estas konfirmita la renkonto inter la Estraro de Universala Esperanto-Asocio kaj la Kapitulo de la Esperanta Civito, venontsemajne en Vilno okaze de la Tutmonda Ĵurnalista Kongreso organizita de Litova Esperanto-Asocio, prezidata de s-ro Povilas Jegorovas.
La urba parlamento de Vraco ĵus decidis atribui al la unua Esperanta civitano en Bulgario, Bojĉo Mladenov, la Grandan Civitan Premion, pro lia esperantista agado. Dum kelkaj jardekoj li instruis nian lingvon en la gimnazio, fondis kaj gvidis la unuan en Bulgario lernejanan esperanto-societon “Verda Raketo”.
La Asembleo de la Esperanta PEN-Centro en Vilno (29 majo 08) kunigos preskaŭ duonon de la membraro por pritrakti gravajn demandojn por la perspektivoj de la sola organizo de profesiaj verkistoj, redaktoroj kaj eldonistoj en la transnacia lingvo.
Plebiscita rezulto favore al “La lingvo serena” de Baldur Ragnarsson (eldonis Edistudio), kiun pli ol 50% de la balotintoj elektis “La Verko de la Jaro 2007”.
La revuo “La Ondo de Esperanto” denove invitas partopreni en la tradicia literatura konkurso Liro, kiu proponas kvin branĉojn: 1) originala prozo; 2) originala poezio; 3) traduka poezio: Pjotr Vjazemskij “Druzjam” www.esperanto.org/Ondo/Liro08-3.htm 4) traduka prozo: Valerij Brjusov (el la rusa) ”Bemolj”