Jam presita la UK-numero de Heroldo
La numero 2159 de “Heroldo de Esperanto” estas jam survoje al la abonantoj. Interalie, ĝi estas la 150a aperinta ekde kiam Stano Marĉek memvole forlasis la redakcion de la plej ofta esperanto-gazeto (kiu lanĉis lin kiel redaktoron), laboronte por asocio kiu ĵus senkompate anoncis lian maldungon. La numero estas dediĉita al la Universala Kongreso ĵus finita en Havano.