Starigita la KoKuSo de la Blankanoj
Post la Verdanoj, ankaŭ la Blankanoj starigis sian Komitaton Kunordigan kaj Subtenan por kandidatlisto, okaze de la ĉi-jaraj elektoj al la Senato de la Esperanta Civito. Ĝi konsistas el tri elirantaj gesenatanoj, preskaŭ certe rekandidatigotaj: Anna Bartek, Mushosi Birindwa kaj Georgi Mihalkov.