PEN-deklaro pri Wikileaks
PEN Internacia defendas la esencan rolon ludatan de la esprimlibero en sanaj socioj kaj la rajtojn de la civitanoj al travideblo, informado kaj kono.
PEN Internacia defendas la esencan rolon ludatan de la esprimlibero en sanaj socioj kaj la rajtojn de la civitanoj al travideblo, informado kaj kono.
Solidara persona alesto de la prezidanto de PEN Internacia, John Ralston Saul el Kanado, ĉe la hieraŭa ceremonio en Oslo por la livero de la Pac-Nobelo al la ĉina homrajta aktivulo Liu Xiaobo, prezidinto de la Sendependa Ĉina PEN-Centro.
En la tago dediĉita al la memoro pri la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj reaperas la konscio ke bedaŭrinde ekzistas tradicio de antisemitismo ankaŭ en Esperantio. Kio pruvas ke ni estas ne nur movad(ar)o, sed popolo.
Eksiĝo aŭ eksigo el la Pakto por la Esperanta Civito eblas, eĉ estas pli facila ol eniro, laŭ la tempo. Establo kiu petas aliĝon al la Pakto povas atendi tutan jaron, antaŭ ol kunvenos la Forumo por akcepti la peton (se ĝi akceptas entute: okazis jam prokrastoj, pro malkompleta dokumentaro aŭ simile); kompense, la aliĝo estas senpaga.
Kunlabore kun Esperanta Naturamikaro 25 marto 2011 en Malago Kultura Centro Esperantista povas organizi lingvotestan sesion por la B- kaj C-gradoj, laŭ LTSEC.
Ĝis hodiaŭ dek naŭ ŝtatoj anoncis ke ili ne ĉeestos per sia reprezentanto la oficialan ceremonion de la Pac-Nobelo en Oslo. La premio estas ĉi-jare asignita al la fama ĉina disidento Liu Xiaobo.
Du legantoj de la revuo “Femina” spontane realigis du filmetojn pri ĝi. Ambaŭ filmetoj estas etaj recenzoj, kun iom reklama, sed sincera tono.
Hieraŭ okazis simpozio pri Valdemar Langlet (1872[1890]-1960) kaj lia familio, pro la kvindeka datreveno de lia morto, en Spetebyhall de Lerbo (Katrineholm), kie nia sveda pioniro naskiĝis kaj loĝis.
Kreskas la prestiĝo de nia literaturo ĉe la neesperantista intelektularo, specife ĉe franclingvaj verkistoj, danke al la prelego de c-ano Giorgio Silfer ĉe la ĵus finita packonferenco organizita de la magistrato de Hajfo, kun la partopreno de la Esperanta PEN laŭ oficiala invito.
Lastatempe en “Libera Folio” ekis kampanjo kontraŭ Israelo, kie laŭtas precipe Jorge Camacho Cordón kaj Yves Bellefeuille, kaj en minora tono István Ertl, Cindy McKee kaj similaj. Vidu la hazardon, temas ĉiam pri antiraŭmistoj, en iuj kazoj eĉ deliraj antiraŭmistoj.
Delegito de Kultura Centro Esperantista ĉe la Forumo interpelaciis la Konsulon pri la sekva: Konstatinte ke en Meksiko naskiĝis dua landa asocio, dum jam unu rezultas aliĝinta al la Pakto, ni demandas ĉu la Forumo rajtas akcepti pli ol unu landan asocion en la sama ŝtato.
Rekorde multnombra aŭskultantaro en Tel-Avivo, okaze de la hieraŭa prelego de Giorgio Silfer pri la esperanta novelarto. La vesperon organizis la ĉefa aktivulo en Tel-Avivo, Josi Ŝemer, kaj ĝin partoprenis esperantistoj el la tuta lando, inkluzive de Hajfo, Jerusalemo kaj Ber-Ŝevo.