Corsetti agnoskas fiaskon, ne respondecon
En amara konfeso ĵus aperinta en “La Ondo de Esperanto”, d-ro Renato Corsetti agnoskas la krizon de la finvenkismo, kaj specife de Universala Esperanto-Asocio.
En amara konfeso ĵus aperinta en “La Ondo de Esperanto”, d-ro Renato Corsetti agnoskas la krizon de la finvenkismo, kaj specife de Universala Esperanto-Asocio.
Kiel anoncite, Giorgio Silfer prelegas ĉi-semajne en Israelo. Li vojaĝis al la Sankta Lando ne kiel reprezentanto de la Esperanta Civito, escepte de unu renkonto en diplomatejo ekster la israela jurisdikcio.
Se naskiĝus du ŝtatoj en Palestino, unu el la du eble estus tute araba, sed neniu el la du estus tute hebrea. Tion oni deduktas el la demografio de Israelo hodiaŭ, je la datreveno de la rezolucio de Unuiĝintaj Nacioj kiu, en 1947, volis la ekeston de du ŝtatoj kaj la internaciigon de Jerusalemo: solvo akceptita de la judoj, sed ne de la araboj.
Aperis la 14a numero de “Heroldo de Esperanto” en 2010, raportanta precipe pri eventoj en oktobro. La unua paĝo emfazas la rolon de la esperanto-bibliotekoj, kun artikoloj interalie pri la estonta unua mediateko kaj la futuro de la muzeo fondita de s-ro Luis Hernandez Yzal en Katalunio. Altiras la atenton ankaŭ la raŭmisma vojo de la sveda junularo, kun komentario de sen. Bertil Nilsson.
Gastronomie kaj kulture tre agrabla tago organizita de Kultura Centro Esperantista, kun gastoj precipe el eksterlando kaj Alemanio, hieraŭ en Ĉaŭdefono. La abunda neĝo donis apartan antaŭjulan etoson, ankaŭ pro la kantoj ĉiam aktualaj de Nikolin”.
Sekve de la rezolucio proponita de sen. Perla Martinelli, kaj aprobita de la Senato la pasintan aŭguston, la Kapitulo komisiis al sen. Martinelli mem kaj al d-ino Meg Bianchi, kune kun la Konsulo, prepari la leĝoproponon por krei la Esperantan Tempobankon (interna kromnomo: Pasvorta Servo).
Sekve de la ideo doti Andaluzian Esperanto-Unuiĝon per propra nemoveblaĵo en Malago, Fondumo Pro Esperanto persvadis eksterlandajn investantojn prunti monon por la aĉeto de Esperanto-Domo andaluza. Kelkaj personoj, precipe gec-anoj Julio Herrero, Perla Martinelli, Carmen San-Segundo kaj Giorgio Silfer, aktivis por esplori la eblecojn en Malago, ankaŭ helpe de du agentejoj.
Kun 11-jara malfruo (same kiel por la aperigo de la Manifesto de Raŭmo en sia organo…) Universala Esperanto-Asocio nerekte agnoskas festotagojn de la Esperanta Civito.
Per la formala subigo al la Svisa Konfederacio kiel kontrol-aŭtoritato, Fondumo Pro Esperanto kompletigis ĉi-semajne la longan proceduron de agnosko fare de la oficialaj instancoj en Svislando.
Kataluna Esperanto-Asocio estis fondita en 1982, kiel daŭrigo de la historia Kataluna Esperantista Federacio, fondita en 1910 kaj aktiva ĝis la hispana milito. La 11an de decembro 2010 KEA celebros la centan datrevenon kaj de KEF kaj de la revuo “Kataluna Esperantisto”.
Renkontiĝo okaze de la Tago de la kuracaj plantoj organizas Esperanto-Societo “Sukceso”, Vraca (Bulgario), en la monaĥejo “Sankta Profeto Ilija” (inter urboj Mezdra kaj Roman), 24-26 junio 2011. Laŭ la bulgara popolkalendaro, la 24a de junio estas la Tago de la kuracaj plantoj (ĉar tiam plej fortaj dum la jaro).
Kiel anoncite, Giorgio Silfer prelegos baldaŭ en Israelo. Li vojaĝos al la Sankta Lando ne kiel reprezentanto de la Esperanta Civito, escepte de unu renkonto en diplomatejo ekster la israela jurisdikcio.