IIC fermas la Zamenhof-jaron en Milano
Salono plena de interesaj kaj interesataj geaŭskultantoj ĉe Milana Esperanto-Klubo, kie hieraŭ vespere c-ano Giorgio Silfer fermis la Zamenhof-jaron ankaŭ nome de Itala Interlingvistika Centro.
Salono plena de interesaj kaj interesataj geaŭskultantoj ĉe Milana Esperanto-Klubo, kie hieraŭ vespere c-ano Giorgio Silfer fermis la Zamenhof-jaron ankaŭ nome de Itala Interlingvistika Centro.
C-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer kunvenis hodiaŭ en Milano por unua vid-al-vida konsultiĝo pri la dua eldono de “Historio de la esperanta literaturo”, kies unua eldono atingis jam tri represojn en nur du jaroj.
En majo 2019 estos la 50a datreveno de la fondo de la literatura rondo “La Patrolo”, el kiu fontis la revuo “Literatura Foiro” kaj multegaj iniciatoj kiuj vigle progresigis la esperantan kulturon.
“Okaze de Pasko mi ne povas transdoni bonajn novaĵojn. Ankaŭ en 2018 la membroevoluo bedaŭrinde postrestas la esperojn.” Tiel Martin Schäffer, eksa ĝenerala sekretario kaj nuna direktoro de Universala Esperanto-Asocio, komencas ĵusan cirkuleron al la Komitato.
Akurate aperas la aprila numero 2018 de “Literatura Foiro”, la 292a en la 49a jarkolekto. Survoje al sia ora jubileo (neniu kultura revuo en esperanto publikiĝis senhalte dum duona jarcento) la revuo daŭre kreskas kvante kaj kvalite, per siaj 64 paĝoj ĉiunumere, do preskaŭ 400 jare; sed sen altigo de la internacia abontarifo.
Estas finita la hispana traduko de la PEN-kajero pri nia literaturo: “Aproximación a la historia cultural de la comunidad esperantófona o del pueblo esperántico”. La tradukinto, María Elena Ruiz Cruz, honora prezidanto de la Meksika PEN, tiel komentariis al la aŭtoro, Giorgio Silfer: