Premiero en Italio por du verkoj de Giorgio Silfer
Giorgio Silfer inaŭguros monaton de Zamenhof-festetoj ĵaŭdon vespere la 1an de decembro 2022, per libroprezento ĉe Milana Esperanto-Klubo, kunlabore kun Itala Interlingvistika Centro.
Giorgio Silfer inaŭguros monaton de Zamenhof-festetoj ĵaŭdon vespere la 1an de decembro 2022, per libroprezento ĉe Milana Esperanto-Klubo, kunlabore kun Itala Interlingvistika Centro.
La Civita fakrondo pri bibliotekoj kaj arkivoj kunvenis telematike hodiaŭ, unuafoje post la aprobo de direktivo Giordano pri Komuna Integrita Biblioteka kaj Arkiva Sistemo (KIBAS). Estis ekzamenataj la unuaj aplikoj de la nova direktivo, interalie la apogo al la kurso pri arkivistiko, fare de c-ano Ruben Fernandez ĉe Kultura Centro Esperantista en Svislando, 14-19 aŭgusto 2023.
Se veras la informo disvastigita de nordeŭropa skandalgazeto, la felietono pri la grandioza retejo de la Universala transiris de administra kaj financa dramo al strategia konflikto inter UEA kaj TEJO.
Ĉi-semajne la orienta legacio de la Esperanta Civito estos translokita al najbara lokalo sur la sama etaĝo de la jama OKISZ-palaco, kiu lastatempe transiris al nova proprietulo. La transloko okazos sub la responso de gec-anoj Manuela Blanco kaj Giorgio Silfer.
La Esperanto-Domoj kaj aliaj sidejoj ene de la Pakto por la Esperanta Civito iom post iom elektas tagon de la semajno por akcepti vizitojn. Ekzemple la naturamika Esperanto-Domo en Malago (Hispanio) principe akceptas gastojn ĵaŭde, fine de la posttagmezo. Certe eblas esceptoj, ĉar ĵaŭdo povas esti ordinara festotago, aŭ grava gasto povas aperi en alia tago.
La ordinara Asembleo de la Esperanta PEN estas kunvokita al Padovo (Italio), 3 decembro 2022, tuj post vizito de la internacia prezidanto, Burhan Sonmez.
Kadre de la delego ricevita de la Konsulo, la vickonsulo pri financoj nomumis hodiaŭ novan kvestoron, en la persono de sen. Miroslava Kirova, kies ofico estos konfirmebla fine de la nuna parlamenta mandato (komence de 2025), sendepende de eventuala ĉeso de la senataneco. La lasta oficiale nomumita kvestoro estis c-ino Mariola Jobin, jama forumano.
La Konsulo proponis al la du grupestrinoj (sen. Lorena Bellotti, por la Verda majoritato, kaj sen. Anna Bartek, por la Blanka opozicio) kunvoki la venontan Senatan, kaj konsekvence parlamentan sesion al civito en Alta Italio, probable Piemonto, por la komenco de aŭgusto 2023.
La Esperanta Civito elektis tute novan vojon por sia aktivularo: nek burokrataro instalita en unu centra oficejo nek ŝajna volontularo financata de Eŭropa Unio. Tiel formiĝis stabo pli kaj pli vasta, kiu ekbezonis precizan normaron.
Esplora Instituto de Esperantologio, ambicia projekto de telematika universitato kun semajno en Ĉaŭdefono fine de la semestro, eksperimentos du semajnajn kursojn dum somero 2023. La unua, pri ĝenerala lingvistiko, 17-22 julio; la dua, pri arkivistiko, 14-19 aŭgusto.
La Esperanto-Domo en Malago gastigis hodiaŭ la debuton de nova kantisto en nia lingvo: Angel Garcia del Rio, ĵus diplomita kiel B1 en Rozoj laŭ la lingvotesta sistemo de la Esperanta Civito. Dudeksesjara, naskita en Andaluzio, Angel havas voĉon tute taŭgan por la kanzonoj de Lluis Llach, kiun li interpretas ankaŭ en la kataluna originalo, akompanante sin per gitaro.