La eniranta Konsulo ekpreparis la novan Kapitulon
Kvin el la sep elirantaj Kapitulanoj estas jam konfirmitaj de la eniranta Konsulo. Por la eksa Konsulo temos pri interŝanĝo: sen. Giorgio Silfer transprenos de sen. Riichi Karibe la responson pri la financaj aferoj. La Kapitulo konsultiĝos antaŭ ol konfirmi la konfidon al la nuna konsilio de fondumo Pro Esperanto.