Ekis la 79a mondkongreso de PEN
En la sama kongresejo de la lasta UK ekis hodiaŭ la 79a mondkongreso de PEN Internacia. Komitatkunvenoj kaj laborgrupoj antaŭis la solenan malfermon, kiu tamen ne okazis podiume kaj partere, sed per akcepta bankedo kun interveno de aŭtoritatoj.