Senatano Nilsson replikas pri polaj eventoj
La numero 2087 de Heroldo de Esperanto enhavas ampleksan artikolon de s-roj Kozyra kaj Mandrak. La artikolo ŝajne pretendas esti analizo de la komisiona raporto pri la t. n. polaj eventoj publikigita en HdE n-ro 2077. Povas esti, ke la legantoj atendas, ke mi, kiel unua subskribinto de tiu raporto, defendu ĝin kontraŭ la kritiko en la artikolo.