Kvar esperanto-verkoj riskas cenzuron en Hungario
Kvar verkoj riskas cenzuran malpermeson en Hungario, pro nova leĝo kontraŭ uranisma propagando.
Kvar verkoj riskas cenzuran malpermeson en Hungario, pro nova leĝo kontraŭ uranisma propagando.
La Administra Komitato de LF-koop atentigas ke la eldona rajto pro tri verkoj de Kolomano Kalocsay apartenas al LF-koop mem. Unu el ili estas jam anoncita: temas pri “Parnasa Gvidlibro”, pro aĉeto en 1996/97, atestita per kontrakto.
La Afrika Legacio de la Esperanta Civito formale ekzistas ekde ĉi tiu monato, per dekreto de la Konsulo, liverita hodiaŭ al la Kapitulo. Ĝi situas en Buĵumburo kaj estas la unua ekster Eŭropo (post la orienta en Budapeŝto, la norda en Stokholmo, la okcidenta en Bruselo). La elekto montras interalie la gravecon de Afriko por la Esperanta Civito.
Laŭ peto de la vickonsulo pri financoj, la morgaŭa kunsido de la Kapitulo traktos ankaŭ la projekton AmaHoro en Burundio. La opinio de la kapitulano estas, ke la Esperanta Civito akceptu donacon de tereno aŭ eĉ teritorio nur se eblus apliki al ĝi la statuson de “terra nullius”.
Katastrofa 2021 por la kongresoj: UEA, TEJO, SAT, ILEI rezignis pri ilia okazigo, favore al virtuala surogato. Sed malbona jaro ankaŭ por E@I kaj Esperantic Studies Foundation: eĉ la famaj Studa Esperanto-Semajno (SES) kaj Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) feliĉigos precipe la verdajn hikikomorojn.
La Kapitulo havos sian ordinaran monatan kunsidon telematike la venontan semajnon, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. En la tagordo reliefas la dekreto pri atribuoj al la Afrika Legacio, la amendoj al Lex Signaria (pri la uzo de la flago), la eventuala starigo de la honora civitaneco, la rilatoj kun grava religia komunumo.
La situacio de esprimlibero en Belorusio, Popola Ĉinio kaj aliaj landoj situis en la fokuso de la hodiaŭa Asembleo de la Pac-Komitato de PEN Internacia, kunsidanta en Bledo. Precipe kortuŝa estis la atesto de du belorusaj verkistinoj.
Dum telematika konferenco Naturfreunde Internationale pritraktis diversajn temojn, el kiuj unu aparte gravas por Esperanta Naturamikaro (hispana sekcio kun esperanto kiel laborlingvo): la venonta kongreso eliminus la trikategorian membrecon, kaj anstataŭigus ĝin per dukategoria.
La sesa numero (2321) de “Heroldo de Esperanto” en 2021 (junia) afiŝas en la unua paĝo pri realaj (kaj multnombraj) kunvenoj en la Esperanto-Domoj de Eŭropo kaj Afriko, kies sukcesoj kontrastas kun alia titolo: “Ĉu la virtuala kongresado kurte spiras?”.
Kiel anoncite en aprilo, ĉi-semajne estis konfirmita la elekto de nova stabano, kiu aktivos ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito en Budapeŝto ekde la venonta aŭtuno. La trejnado daŭras telematike, inter Ĉaŭdefono kaj Prago.
Laŭ la sola certa dato, tiu presita en la Unua Libro, nia lingvo estas hodiaŭ 124-jara. Antaŭ kelkaj tagoj mi havis la ŝancon aŭskulti en Mantuo prelegon pri Lingvo Internacia de Doktoro Esperanto laŭ la konsidero de prof. d-ro Alessandro Bausani (1921[1955]-1988). La opinio de Bausani meritas relanĉon ĝuste okaze de la Tago de la Esperanta Lingvo.
La Administra Komitato de LF-koop atentigas ke ĉiu eldona rajto pro la cento da libroj publikigitaj de “Heroldo de Esperanto” ekde la 1920aj apartenas al LF-koop mem. Esceptas nur la manlibro de Umberto Broccatelli, kies rajtoj estis transdonitaj al Itala Interlingvistika Centro en 1996.