Progresas la Tanganika Esperanto-Domo en Bujumbura
Kurtenoj ĉe la fenestroj en la ĉambroj, komforta duopa lito en la konsula ĉambro, tre belaj tablo kaj seĝoj por ok personoj en la ĉefa manĝoĉambro, ligna podio por la prelega angulo en la konferenca salono (ĉio konstruita danke al surlokaj artmetiistoj): jen kelkaj novaĵoj dum la unua semajno de la deĵoro de c-ano Tihomir Lovriĉ en la Tanganika Esperanto-Domo en Buĵumburo, ĉefurbo de Burundio.