Nefermitaj pordoj en KCE

HeKo 454 3-B, 13 sep 10

Sabaton la 9an de oktobro 2010 Kultura Centro Esperantista organizos Tagon kun Nefermitaj Pordoj. Je la okazo dum la mateno la vizitantoj povos admiri la novan aranĝon de la terasa etaĝo, kies utila surfaco kreskis je trideko da kvadrataj metroj, danke al la laboroj kunordigitaj de la regio Pro Esperanto.

Afrika Centro Esperantista atakas

HeKo 454 2-A, 12 sep 10

Afrika Centro Esperantista, per ĉefartikolo subskribita Cophie Parphes en la bulteno HACE, atakas denove Universalan Esperanto-Asocion kaj, pli ĝenerale, eksterafrikanojn kiuj investas en la nigra kontinento, kiel s-ron Johan Derks. La atako entenas almenaŭ du malĝustajn informojn, pri kiuj poste. Jen la kerno de la atako (niaj emfazoj):

Esperantista Tribuno numero 24

HeKo 453 8-B, 10 sep 10

La numero 24 de “Esperantista Tribuno” akcentas al la 25-jara jubileo de la Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kirĉev” kaj la 20-jariĝon de la Esperantista Krea Renkontixo Abritus en Razgrado (Bulgario), per artikoloj de sen. Ivaniĉka Maĝarova, c-ino Radka Stojanova kaj c-ano Milĉo Beloreŝki.

Ortega pri la paradokso de Salomon

HeKo 453 2-A, 5 sep 10

Jam de kelkaj jaroj Thierry Salomon, rezidanta en Hungario, litanias kontraŭ “esperanta naciecismo”, laŭ la kontraŭzamenhofa slogano: “La homaro ne bezonas plian popolon, sed interpopolan lingvon”. Kaj ĉar Salomon apudigas tiun sloganon al analoga: “La homaro ne bezonas plian nacion, sed internacian lingvon”, ŝajnas ke li ne perceptas la diferencon inter la du nocioj: popolo kaj nacio.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.