La mutacio de IEK
Internaciaj Esperanto-Konferencoj okazadas ekde 1988, kun la partopreno de kelkdeko da personoj, kiel daŭrigo de la samnomaj aranĝoj organizitaj de la movado kiu kolektiĝis ĉirkaŭ Ivo Lapenna kaj la periodaĵo “Horizonto” ekde 1975.
Internaciaj Esperanto-Konferencoj okazadas ekde 1988, kun la partopreno de kelkdeko da personoj, kiel daŭrigo de la samnomaj aranĝoj organizitaj de la movado kiu kolektiĝis ĉirkaŭ Ivo Lapenna kaj la periodaĵo “Horizonto” ekde 1975.
La numero 2.158 (9:2010) de “Heroldo de Esperanto” rekte eniras la kongresan sezonon, kiun daŭrigas, post la fervojista, la katolika kaj la instruista kiel internaciaj renkontoj: speciale delikata ŝajnas la situacio ĉe la katolikoj. Sed eĉ pli tikla povas esti la etoso en la hispana Esperantio, post la verdikto de la Konstitucia Kortumo pri la statuto de Katalunio.
La abonantaron atingas ĉi-monate la du numeroj de “Heroldo de Esperanto” eke de la kongresa sezono 2010.
Ĉe la nacia radio-kanalo France-Culture, ĵaŭdon la 19an de julio 2010, en rekta kaj publika elsendo el la Muzeo Fabre en Montpeliero, estis intervjuata kaj aŭskultata la esperantista mirinfano Andrej Korobeĵnikov, nun 24-jara, konata pro sia partopreno en la Univesalaj Kongresoj de Gotenburgo 2003 (kie li majstre interpretis verkojn de Skrjabin) kaj Florenco 2006.
La protestoj favore al Stano Marĉek kiel plua redaktoro de la UEA-organo devigis la Komitaton diskuti pri lia pozicio; sed rezultis rezolucio, proponita de prezidinto (kaj Granda Elektisto) Renato Corsetti, kiu des pli malgrandigas la ŝancon daŭri kun la sama redaktoro.
La Estraro de Universala Esperanto-Asocio, sub la prezido de d-ro Probal Dasgupta, unuanime decidis ne renovigi la nunan kontrakton kun la redaktoro de la revuo “Esperanto”, s-ro Stano Marĉek, kaj lanĉi konkurson por asigni la postenon, vakan ekde januaro 2011.
La ĉi-jara ordinara sesio de la Parlamento de la Esperanta Civito okazos en la pitoreska burgo de Landerono, apud la lago de Bielo (Svislando), la 18an de aŭgusto 2010. Matene kunvenos la Senato, posttagmeze la Forumo. La tagordo kaj la dokumentaro estas dissenditaj al la parlamentanoj.
“Esperanto proponas vivi lingvon universalan, kosmopolitan, tutmondan, konstruitan sur la malfermiteco, la akceptemo, la mensa plivastiĝo; ĝi volas ke finiĝu la malbeno de la lingvokonfuzo kaj ke alvenu idiomo kapabla plenigi la fosaĵon de la miskomprenemo inter la popoloj; ĝi proponas konkretan koncepton de la geografio kiel antitezon al la religio de la teritorio; ĝi vetas pri la
Se konsideri publikan anoncon el Roterdamo, al ĉiu individua membro de Universala Esperanto-Asocio baldaŭ respondos milo da eŭroj. Jes, ĉar UEA superis kvin milionojn da bonhavo, en konstanta kresko, dum la membraro proksimiĝas al kvin mil, en konstanta malkresko.
La Universala Kongreso de Esperanto, la plej internacia, malnova, bunta (bla, bla, bla) kaj amasa esperanto-renkontiĝo, duafoje post dudek jaroj okazas en Havano, la plej granda kaj sendube plej bela urbo en Karibio (eĉ se ĝi ne troviĝas en Karibio, hehe). Kubaj esperantistoj multe entuziasmiĝis pro organizado de tiu granda evento, kiu eble ne plu okazos en Kubo.
Kadre de la projektoj ligitaj al la “kvalita etikedo” gajnita de Kultura Centro Esperantista, bone evoluas la restrukturado de la Esperanto-Domo. La kelaro sur la dekstra flanko de la domo estas transformata al konferenca salono.
La pensiiĝo de la unusola salajrato ne efikis pozitive al la financoj de Sennacieca Asocio Tutmonda, laŭ la spezkalkuloj kaj bilancoj publikigitaj en “Sennaciulo”. En 2008 (kun salajro) la negativa saldo de la jarkalkulo egalis al 17.505 eŭroj (kvarono de la tuta negocumo), dum en 2009 (sen salajro) ĝi egalis al 15.230 eŭroj (same).