Civitano Birindwa instruis en Ruando
De la 10a de marto ĝis la 1a de aprilo 2010 c-ano Mushosi Birindwa instruis esperanton al deko da membroj de ADES (Association pour la Défense des Ecritures Saintes = asocio por la Protektado de la Sankaj Skriboj). Ĝia sidejo troviĝas en Kigalo, la ruanda ĉefurbo, en la distrikto de Kicukiro.